La vortordiginda Esperanto


Sendube, Zamenhof volis fari bonon, kiam efektivigis la liberecon de vortordo ene de Esperanto. Li sekvis tiun logikon, ke diversaj nacioj povu pli facile sinesprimi uzante la propran nacilingvan kutiman esprimmanieron. Ekzemple, iuj nacioj metas la adjektivojn antaŭ la substantivo, dum aliaj metas ilin poste. Same, diference funkcias ankaŭ la uzo de la ceteraj vortospecoj en diversaj nacilingvoj. Ĉi tiu klopodo, faciligi la esprimon por diversaj nacioj ŝajnas je la unuavido laŭdinda. Kaj tio estas certe laŭdinda laŭ la aspekto de bonintenco. Do, pri la humaneco de Zamenhof, nenio dubo!

Sed ofte la pura bonintenco ne sufiĉas. Ĉiu sanigilo havas ankaŭ kontraŭan, danĝerigan econ. Se ni uzas troe certan sanigilon, tiam tio pli malhelpos ol helpos. Se ni tro helpas la verkanton en certa senco, tiam ni malhelpas la legantaron. Se ni tro helpas la parolanton en certa senco, tiam ni malhelpas la aŭskultaron. Se ni donas tro da libereco al la verkisto, rilate al la vortordo, tiam frue aŭ malfrue multaj verkistoj misuzos la liberecon, kaj malfaciligos la legadon.

Eble ĉiuj jam spertis, ke ekzistas adorataj verkistoj, kies verkojn oni plaĉe legas, ĉar iliaj tekstoj estas "discipline" verkitaj, kaj la legado estas agrabla. Ne temas pri simpleco de lingvostilo, pri manko de subtileco, sed pri zorgemo elformi legeblece la frazojn. Sed ĉi tiu rimarko validas nur ene de koncerna nacilingvo. Sed kio okazas konekse al Eo?

Pro la libereco de la vortordo, ĉiu nacio estas favorigita kiam skribas aŭ parolas. Sed nur strikte tiam! Ĉar kiam ili legas tekstojn aŭ aŭskultas paroladojn elforĝitajn fare de alinaciuloj kaj laŭ alia nacilingva kutimo, tiam la favoro iĝas malfavoro. Do, kion ni donas per la unu mano, tion ni forprenas per la alia! Sed ĉi lastkaze, ĉu la pesilo estas ekvilibrigita?

Pensu profunde, kaj vi trovos ke ege ne, ĉar oni laboras nur unufoje pri unu verko, sed tiu verko estos legata eble mil- aŭ plumilfoje. Ĉar kiam oni parolas pri io, tiam la parolado estos aŭskultata eble de pluraj aŭskultantoj. Kio estas pli grava: ĉu senpene paroli kaj pene kompreni, aŭ pene paroli kaj senpene kompreni?

Sed ĉi kaze la esprimo "pene paroli" tute ne estas vereco, ĉar praviĝis, ke estas pli facile alkutimiĝi al la certa vortodo, kaj de verkanto, kaj de legantaro, ol alkutimigi la legantaron kaj la aŭskultantaron al "nenia" vortordo.

Ĉar la legantaro estas ĉiam plinombra ol la verkantaro, tial laŭ la demokratia leĝo la legantaro devas ricevi pli da favoro.

Pluse, la enkonduko de certa vortordo superfluigus la penigajn fleksiilojn kaze de adjektivoj kaj substantivoj, kiujn multaj nacioj jam delonge ne uzas. Same ankaŭ la rapideco de legado pliiĝus.
Sed plej multe la Ea lingvo gajnus, ĉar la lingvo iĝus pli simpatia por aro da nacioj.

Ĉu ĉi tiu lasta mencio estas temo pri gusto? Nu, povas esti ankaŭ tio, sed tamen konsideru la maljuniĝon de la Ea societo dise sur la mondo, la malgrandegan nombron de "novaj" Esperantistaj komencantoj (ĉar ekzistas bedaŭrinde ankaŭ tiuj eternaj komencantoj), kaj tiujn maljunajn, kiuj eĉ ĝis nun ne sukcesis senerare ellerni la uzon de la fleksiiloj.

Nenia ŝanĝo estas facile digestebla por tiuj, kiuj jam alkutimiĝis al la certa sistemo, kaj oni ĉiam forgesas la devtoleritajn penadojn pro la neglektitaj kaj neefektivigitaj adaptoj.



Laszlo Istvan TOTH