Ĉu Esperanto estas preta je konkurado?
Jen demando, kies starigon la ŝanĝiĝintaj ĉirkaŭaĵoj altrudas nin en la komenco de la XXI-a jarcento, ĉar dum pli ol cent jaroj Esperantistoj ĉirkaŭfermis sin per ĝardenmuro de kontenteco, ĝis nelonge eble laŭrajte, ĉar estas sendube, ke Eo estas nesuperebla kompare al la etnaj lingvoj, kaj certe tia estos ĝi por ĉiam en tiu formulado.
Sed intertempe sur la vojo de evoluo, malantaŭ la veturilo de Eo aperis pli novaj veturiloj, kiuj pli kaj pli proksimiĝas, minacante la ĝisnunan ununure agnoskitan ŝancplenan kandidaton al la statuso de universala pontlingvo.
Tio estas, ke la homa eltrovemo ne ĉesis ekde Zamenhof. Kvankam oni pretas kredi, ke se io funkcias bonege, tiam neniam kaj nenio sukcesos tion superi. Eĉ mi falis en tiu eraro. La evoluo de la scienco kaj tekniko cetere jam demonstris nin, ke tio, kion oni nun konsideras kiel la plejo, morgaŭ verŝajne jam estos superata. Praviĝis, ke eĉ la planitaj lingvoj ne reprezentas escepton je tiu procezo.
Nu, intertempe la vivmaniero sur la mondo ja aliiĝis, plirapidiĝis, kaj rezultigis tion, ke dum la disponebla tempo ne plimultiĝis, la akirenda informvolumeno kreskis. Ĉi tiu fenomeno naskis kaj plifermigis la bezonon pli rapide legi la tekstojn. Estas bone konata la tn. bildeca, fluga legado. Tio funkcias ankaŭ kadre de la etnaj lingvoj, kiam oni legadas en siaj propraj nacilingvoj, sed nur kondiĉe, ke ili legu ofte kaj multege. Temas pri rekono de vortoj laŭ la unua vido, sen ĝislegi la tutan vorton. Per tiu maniero oni povas legi kvazaŭ fluge vicojn de tekstoj per rapida trarigardo. Se la lingvo koncepto taŭgas, tiam oni povas legi eĉ kvazau "vertikale" vico post vico. Sed kaze de tiuj kiuj legas fremdlingve, tio funkcias nur se estas uzataj vortoj "laŭ vortaro", nemodifitaj, sen strikte algluitaj finaĵoj, kaj se ne estas uzataj kunmetitaj vortoj strikte kungluitaj.
Do, la moderna vivmaniero aperigis novajn pretendojn konekse al la pontlingvoj.
Ekde la 50-aj jaroj, lastjarcento, aperis alternativaj planitaj lingvoj, kies kreintoj jam gajnis spertojn el la eraroj, misfunkcioj, aŭ ne sufiĉe efike funkciantaj reguloj de la jam ekzistantaj naciaj kaj artefaritaj lingvoj. Ekzistas kreinto, kiu jam konsideras ankaŭ la pretendojn de la XXI-a jarcento, kaj pro tio, forigis la supersignojn (por taŭgigi la vortojn por komputilo), enmetis dividostrekojn inter vortoradikoj kaze de la kunmetitaj vortoj, anstataŭis la finaĵan konjugacion de la verbo per antaŭvorteto aŭ disigis tion kiel vortostrekita aldonvorteto, forigis la akuzativajn finaĵojn per uzo de certa vortordo, kaj anstataŭis la pluralan signon ĉe la fino de la vorto per antaŭvorteto. Plue, eĉ atribuas je la plej multe el la vortoj rajton uzi ilin laŭopcie kiel unu el la kvar plej gravaj vortospecoj (substantivo, adjekto,verbo kaj adverbo), sendepende de iliaj finai karaktroj. Tiukaze, la atribuo de certa vortospeco al iu vorto, funkcias per la maniero kiel oni envicigas la vorton en la vortordo, aŭ uzas ilin kune kun aliaj vortetoj. Ĉi tiel la teksto ebligas maksimuman rapidecon de legado, kaj same plifaciligas la lernadon de la lingvo, ĉar oni jam spertis, ke estas multe pli facile alkutimiĝi al la certa vortordo ol penadi pri la uzo de deklinacioj kaj atenteme sekvi la finaĵojn de la vortoj. Ne nur la lingvo iĝas ĉi tiel pli rapide ellernebla, sed ankaŭ la faritaj gramatikaj eraroj maloftegas, kaj la komencantoj gajnas kuraĝon.
Dume, Esperanto restis ekde 1887 kun sia pli ol centjara regularo definita en la "fundamento". Aperis do la danĝero, ke Eo estu preterpasita de tiuj planitaj lingvoj, kiuj jam konsideras la modernajn pretendojn de la XXI-a jc.
Ni ne kredu, ke dum pli ol cent jaroj, la lingvistoj sunbanis sin, luliĝante en hamakoj streĉitaj inter kokos-palmoj. Ni ne kredu, ke la homa eltrovemo haltis dum tiuj cent jaroj. Kaj ni ne pretendu el Zamenhof, ke li devintus antaŭvidi ĉion kio okazos en nia moderna epoko. Li faris ĉion kion li povis fari en sia jarcento, kaj pensmaniera ĉirkaŭaĵo. La cetero estas ja nia tasko. Se ni ne klopodos adapti Eon al la kreskiĝantaj pretendoj, tiam ni pereigos ĝin!
Se la Eŭropo-Unio decidos pri enkonduko de ne-etna pontlingvo, tiam komisios spertulojn por priserĉi la plej taŭgan planitan lingvon, kaj se la rezulto ne estos favore al Eo, tiam Eo mortos, ĉar neniu ellernos du relative samfacilajn kaj samesprimkapablajn planitajn lingvojn, dume oni jam estos proklaminta la venkintan pontlingvon. Sufiĉas nur iom da diferenco malfavore al Eo por malvenki, kaj tiam alia planita lingvo ricevos la statuson de pontlingvo.
Sed tiam kion fari? Ĉu daŭre kramfe fideli al la iama "fundameno", naskiĝinta en 1887, aŭ konsideri la XXI-an jarcentan pretendojn?
Tion respondon ni ne povas atendi el la de nostalgio sveniĝintaj, fundamentistaj esperantistoj (respekton al la esceptuloj!), ĉar tiam ni baldaŭ havos okazon alporti florojn al la tombo de Esperanto.
Ne ekzistas ilo sur la mondo kiu de tempo al tempo ne bezonas aktualiĝon. Ankaŭ la nacilingvoj bezonas tion, sed ilin oni apenaŭ povas modifi pro forta tradicia kontraŭstaro, eĉ se ĉiuj motivoj estas kristalklaraj kaj tute logikaj. Ĉu ankaŭ Eo iĝis iaspeca bremsita nacilingvo fare de tradicio?
Sed neniu havas motivon ektimi pro la ŝanĝo, ĉar eblas tielmaniere adapti Eon, ke ĝi daŭre restu taŭga, kongrua por ebligi la legadon de la senpara originala malnova Ea beletro. Ĉar ĉio eblas, nur volo bezonas. Estas multe pli komforte sekvi la jenan propran intereson, ol la estonton de Eo.
Ĉu por mi ne estus samtiel pene transiri al la modifota versio de Eo, post kiam mi jam sufuĉe bone alkutimiĝis kun la jena lingvofunkciado? Tamen, vidante la grandan nombron de "eternaj komencantoj", la fortimiĝintaj komencantoj pro oftegaj akuzativaj eraroj eĉ post pluraj jaroj de lernado, kiuj forturnis sin de Eo, la neniam parolantajn "Esperantistojn", mi pretas preni la penadon kuraci la verajn sed ĉiam silentigitajn malfacilaĵojn de Eo.
Eble, post la adapto, Eo ne plu estos ĝuste la iama internacia lingvo, sed tamen restos daŭre Eo, kaj pluvivigos la grandegan originalan literaturan verkaron kaj la meritojn de Zamenhof.
Laszlo Istvan TOTH