Por protekti la etnajn lingvojn


Etna lingvo, nome tiu lingvo kiu evoluis dum jarcentoj baze de naciaj tradicioj, ne estas fama pro sia regula, logika gramatiko, kaj pro tio, ke ĝi estus libera de superfluaj komplikaĵoj. La altnivela uzo de la etnaj lingvoj ofte kaŭzas malfacilaĵojn ankaŭ ĉe tiuj homoj, kiuj uzas ĝin kiel patrinlingvon.

Por forigi la superfluajn komplikaĵojn, oni devus rekompili la tutan etnan lingvon. Tio en praktiko tamen ne eblas ĉar oni tre ligiĝas al tradicioj.
Iun etnan lingvon ne eblas denasknivele lernakiri (malgraŭ la klopodoj) fare de homo kies denaska lingvo estas alia kaj ne loĝas en respektiva lingva ĉirkaŭaĵo, aŭ ne laboras kiel lingvisto, aŭ ne havas specialan kapablon pri lingvolernado.

Sed estonte pli kaj pli oni devas surpreni pretendemajn, komplikajn taskojn, por kies realigo estas nemalhavebla regi la lingvon denasknivele. La kvanto de lingvokono pretendita fare de lingvoekzamenaj centroj por atribui la altnivelan lingvo-atestilon, ege ne sufiĉas por la minimume necesa scipovo de iu etna lingvo por la ontaj postuloj.

Por atingi tiun postulitan altnivelan lingvoscipovon de iu etna pontligvo oni devus forlasi iom-post-iom siajn naciajn lingvojn, por povi dediĉi siajn libertempojn kaj energiojn necesmezure al lingvolernado.

Estonte la lernakirenda informvolumeno estos tiom grandega, ke oni ne povos permesi al si malŝpari multajn jarojn por ellerni iun etnan lingvon denasknivele.

En Hungario ni jam ne plu miras kiam renkontas civitanon kies denaska lingvo estas la hungara, sed kies niacio estas la germana, slovaka, kroata aŭ alia.

Ankaŭ en Transilvanio estas konata ĉi tiu fenomeno. En oficejoj, institucioj nur tiuj homoj povas esti dungitaj, kiuj konas denasknivele la oficialan lingvon. Pro tio, la hungarnaciecaj familioj klopodas registrigi siajn infanojn al la ŝtatlingvaj lernejoj ekde la unua klaso (ekscepte, se ili planas repatrujiĝi).
Se oni frekventas fremdlingvan lernejon dum 12 jaroj, kaj poste ankaŭ universitaton aŭ altlernejon, tiam la scipovo de la propra patrinlingvo tre similos al la scipovo de la propra patrinlingvo de iu nacia minoritato el Hungario.

Sed, se oni uzus kompense ian regulan, logikan lingvon kiel pontlingvon, lingvon kiun eblas alproprigi plej altnivele kaj multe pli rapide kaj facile, ol iun etnan lingvon, tiukaze oni ne devus forlasi siajn etnajn lingvojn kaj kune kun ili ankaŭ la koncernajn tradiciojn. La naciaj disputoj ne okazas pro la varieco de kulturoj. Ili ĉiam estas iniciataj fare de iu politika potenco. Sur la sfero de kulturo, la lingva varieco estas tiel grava afero, kiel grava afero estas la varieco de specoj en la tutmonda vivantaro.

Do, por savi etnajn lingvojn, mi vidas nur solan solvon, nome la uzon de ia taŭga lingva "komuna denominatoro". Ĝia facila ellerneblo certigus la postvivon de la etnaj lingvoj.

Nu, tia lingvo jam ekzistas, ĝi estas Esperanto, kiun certaj nacioj jam delonge ŝovas al obskuro pro lingva ĵaluzeco. Sed Esperanto ne estis verkata por anstataŭi la etnajn lingvojn, sed por funkcii paralele apud ili. Pro tio ke ĝi ne ligiĝas al iu nacio aŭ tradicio aŭ lando, ĝi neniun etnan lingvon minacas. Ĝia gramatiko estas tute regula kaj logika, kaj la vortostoko ne konsistas el eltrovitaj vortoj. La plejo de la vortoj devenas el latinaj, la ceteraj el francaj, germanaj, slavaj ktp. vortoradikoj. Por lernakiri ĝin, oni bezonas kvin-sesoble malpli da tempo, energio kaj mono, ol por iu etna lingvo.

La kreinto de Esperanto uzis la plej favorajn konsideradojn: li ĉiam elektis la plej disvastiĝintajn vortojn en Eŭropo. Li prizorgis ankaŭ pri tio, ke ne kunmetiĝu pli ol du konsonantoj unu apud la alia, por ke oni povu prononci la vortojn pli facile. Plua faciligo estas tio, ke oni prononcas la vortojn same kiel ili estas skribitaj.

Samtempe, la gramatiko ebligas eĉ la uzon de la plej komplikaj verbotempoj. La praktika sistemo kunmeti vortojn donas al la lingvouzanto memfidan memstarecon pri la kreado de novaj kunmetitaj vortoj. Dank'al la simpligita konjugo, la vortordo ne estas fiksa, kaj pro tio, ĉiu mem povas formi la frazojn laŭ sia nacilingva modelo. Pro ĝia fascina adaptiĝemo, oni povas traduki la plej rapide kaj la plej fidele el kiu ajn etna lingvo.

La planlingvo de Zamenhof estas tiel bone prilaborita, ke dume centoj da etnaj lingvoj pereis (ankaŭ kelkaj tiaj, kiuj funkciis kiel ŝtatlingvoj!), Esperanto tamen postvivis pli ol 115 jarojn malgraŭ tio, ke ĝi ne estis apogata sed male, registaroj ofte persekutis ĝiajn uzantojn. Sed nun ĝi povas fieri pro la vasta, origina, beletra literaturo, kaj la nombro de uzantoj de Esperanto atingas centmilojn en la mondo. Ekzistas ekzemploj ankaŭ pri tio, ke Esperanto iĝis denaska lingvo en familioj en kiuj la gepatroj komence ne povis paroli la lingvon de la alia, sed nur Esperanton. En tiuj kazoj la infanoj ellernis Esperanton kiel unuan denaskan lingvon.
Nu, se lingvo povas funkcii kiel patrinlingvo, tiam tiu lingvo estas samvalora kiel ceteraj etnaj lingvoj.
Esperanto ne celas anstataui la etnajn lingvojn, sed aliĝi al la jam ekzistantaj etnaj lingvoj por ebligi al homoj la altnivelan uzon de la plej facile ellernebla pontlingvo. Tial, Esperanto al neniu nacio estos patrina lingvo!

Sed ne nur ĉi tiuj kvalitoj karakterizas Esperanton. Estas bone konitaj sur la sfero de industrio tiuj laboriloj kiuj helpas la maŝinfabrikadon. Sen tiuj laboriloj, la efikeco de la fabrikado estus tre malgranda. Eĉ Esperanto povas esti konsiderata kiel ia help-laborilo. Kiel eĉ en matematiko ne estas indiferenta, laŭ kia vicordo oni lernas, same ne estas indiferenta, kiun lingvon oni lernas komence, kaj kiun poste. La akiritaj spertoj demonstras, ke se iu lernakiris Esperanton unue, kaj la anglan nur poste, tiam la tuta lernoperiodo daŭras malpli multe, ol se iu estus lernakirinta nur la anglan. Lernante antaŭe Esperanton, oni povas unue konatiĝi kun la mekanismo de la lingvo (pro ĝia logikeco), kaj poste ellerni pli facile la etnan ligvon helpe de la funkciad-skemo prenita el Esperanto.
Post Esperanto, la italan, germanan, francan, hispanan, ktp. lingvojn oni jam povas alproprigi pli facile.

La kono de Esperanto donas grandan helpon ankaŭ por tiuj maljunaj homoj, kiuj estas devigataj lerni ian etnan lingvon. Ili jam delonge forlasis la lernejan benkon, kaj jam ne tre memoras pri la gramatikaj konceptoj. Tiukaze Esperanto helpas refreŝigi la lingvajn nociojn.

La klara kaj logika gramatiko de Esperanto klarigas la gramatikajn nociojn ankaŭ por tiuj, kiuj neglektis la gramatikon plejmulte dum siaj lernejaj studjaroj. Krome, la plejparte latinoriginajn vortojn oni renkontos ankaŭ dum la lernado de la angla, germana, franca, itala, hispana, ktp. lingvoj.

Sed la plej granda virto de Esperanto estas, ke ĝi donas ŝancon por savi la etnajn lingvojn kontraŭ tiu lingvo, kiu nuntempe klopodas kiel ia ŝoseorulilo distreti la aliajn etnajn lingvojn, forigante eterne ilin kune kun la apartenantaj kulturoj.
La pretigo de iu help-laborilo bezonas iom da tempo, sed post tio ĝi akcelas la agadon.

Laszlo Istvan TOTH



Komencen