Irina NAGY

Ŝi estas diplomita pentrartistino kiu eklernis Esperanton en septembro 1993, kune kun ŝiaj ambaŭ filoj (David kiu aĝis tiam 11-jarojn kaj Alberto kiu aĝis 3-jarojn kaj duono) ĉe la Esperanta Klubo en Oradea, Rumanio.

Post unu jaro da lernado en '94, ili jam sukcesis flue paroli la lingvon, ĉar ili ofte parolis ĝin ankaŭ hejme. Krome, ili trovis ankaŭ kelkajn letergeamikojn el diversaj landoj kun kiuj ili fervore korespondadis.

Unu jaron pli poste ŝi verkis kelkajn desegnaĵojn, pri kiujn la franca E-asocio T.A.K.E. faris E-kartojn kaj ankaŭ puzlojn pri iu bondezirkarto por Kristnasko kaj Novjaro.
Tiujare ŝi verkadis ankaŭ kelkajn E-poemojn, inter kiuj estis aperigitaj en la gazeto Vespero, kaj en la revueto Bazaro.
Jen du el tiuj poemoj:

Dank'al L.L.Zamenhof

Kiel la sunbrilo varmigas la terglobon,
tiel ankaŭ Esperanto varmigas nian koron.
Kiel Zamenhof, nia granda instruisto revadis,
la internacian lingvon, li ne senrezulte inventis.

Li sukcesis krei per ĝi amon inter homoj,
senescepte inter lingvoj kaj nacioj
Estas tre mirakla ankaŭ tiu afero,
ke Esperanto disvastiĝis jam sur tuta tero.

Kiel proksimen oni povas alporti la malproksimon
kiam oni parolas la saman lingvon.
Ni devas danki al Zamenhof tion,
ke li sukcesis beligi per Esperanto ankaŭ nian vivon.

La vintro venas - poemo por infanoj -

La vintro venas,
ekstere neĝas,
kaj ĉiu infano
ĝojas.

Ili ĝoje ludas,
viglas kaj krias,
la neĝo senĉese
nur falas.

Fariĝas vespero,
neniu ekstere,
el inter infanoj
troviĝas.

En ĉiuj fenestroj,
estas bobetoj,
la Paĉio-Kristnaskon,
atendas.

Irina NAGY

Ankaŭ David, la pli granda filo verkis la unuan Esperantan poemon:

Poemo de komencanto

Mi estas nur komencanto,
en la lingvo Esperanto.
Tro multe mi ne komprenas,
nur malmulte legas, skribas.
Sed nia instruistino,
estas bona sinjorino.
ŝi instruas nin pacience,
kaj ni lernas diligente.
Ni dankas ŝian klopodon,
Dezirante al ŝi feliĉan vivon.

David NAGY

Poste komence de juno '99, la artistino ekkomencis kunlabori kiel grafikistino al la revuo Juna Amiko, pere de pluraj ilustraĵoj. Ŝi ilustris kolore ankaŭ kelkajn el la titolpaĝoj de tiu revuo.
De tiam, ankaŭ Alberto la pli malgranda filo ekkomencis kunlabori al tiu revuo per memskribitajn artikolojn.
Nun, la artistino instruas krom la itala ankaŭ la esperanton. Dumtempe, Alberto ( nagy_alberto @ yahoo.com   http://www.fk.ro/espalberto/ ) iĝis eble unu el la plej junaj kursgvidantoj.

Jen, kelkaj pentraĵoj de Irina NAGY ( nagyirina @ yahoo.com  ) :

     

Komencen