Kion misfaris la Ido-istoj?
La bazideo de la Ido-istoj estas apreciinda, ĉar ili strebis repari tiujn lingvajn malkonvenaĵojn, kiujn eĉ Zamenhof mem rekonis kaj provis siatempe ripari. Sed kiel ni bone scias kaj bedaŭrinde ankaŭ spertas tion, li ne sukcesis reformi la lingvon pro la fanatikaj fundamentistoj.
Tiam, tiu malsukceso ne ŝajnis tro grava afero. Sed nuntempe doniĝis danĝera situacio, ĉar alvenis la tempo por enkonduko de ia komuna lingvo en Eŭropo-Union, kaj momente ŝajnas ke tiu lingvo estos la angla.
La plej grava afero estas tio, ke E-istoj heredigis la regularon publikigitan en 1887 al en la XXI-a jc., sen ajna modifo.
Sekve, la plej influhavaj nacioj, kiuj jam alkutimiĝis al la angla lingvo, eĉ audi ne volas pri pontlingvo kiu funkcias per akuzativaj finaĵoj, per akordigo inter adjektivo(j) kaj substantivo, per specialaj supersignoj, per tuta manko de vortordo (kio malhelpas la rapidan legadon), per malfacile legeblaj strikte kunmetitaj vortoj, per aro da finaĵoj, per tro da kocizeco (kiu same malhelpas la rapidan legadon), ktp.
Ido-istoj jam solvis la plej parton de la modifoj kiujn iam Zamenhof proponis. Sed ili faris grandegan eraron kiam ekŝanĝis ankaŭ multajn bazvortojn. Se ili enkondukintus nur tiajn modifojn de reguloj, ŝangoj en la uzmaniero de la lingvo, kiuj ne malhelpas la legadon de la jam ekzistanta beletro, tiam Ido sukcesintus akiri la konfidon de la E-istoj, kaj nun ekzistus oportuna pontlingvo por la pretendoj de Eŭropo-Unio.
Sed ĉi-kaze, bedaurinde ni nur ploras kaj plendas pro preteratento, malkonsidero, dume ni fakte nenion utilan faras por elpaŝi el la nuna senelirejo. Kaj tiel ni praktike fosas fervore la tombon de Esperanto, kaj kontribuas per obstineco nerekte al la formortigo de la malgrandaj naciaj lingvoj pro la angla.
Do estas la plej urĝa tempo por komenci savi Esperanton, kaj sekve, pere de ĝi la malgrandajn lingvojn. Esperanto povus esti la saviga ilo, sed antaŭ ĉio, ni devas igi ĝin deca por tiu tasko.
La solidiĝo de Eŭropo-Unio estos eble la lasta ŝanco por Esperanto.
Tóth László István