Pécs (Peĉ) estas la kvara plej granda hungara urbo, havanta 170 000 loĝantojn. Ĝi estas urbosidejo de Baranja departamento, lokiĝita sur sudaj deklivoj de la montaro Mecsek (Meĉek). Pécs situas suden ene de la lando, kaj havas mediteranecan klimaton. Pécs estas konsidereble malnova loĝatejo, ĝian aĝon la historiistoj taksas je dumil jaroj.
Komence, ĉi tie loĝis iliraj kaj panonaj gentoj en la 4 - 5-a jc. antaŭ Kristo, kaj poste superregis romianoj dum kvar jarcentoj. Tiam la nomo de la urbo estis Sopiane. El tiu periodo, el la 4-a jc. konserviĝis subtere pluraj tre valoraj prakristanaj tombokapeloj kun belegaj murpentraĵoj.
Post la hungara landkonkero, en 1009, la unua hungara reĝo, Sankta Stephano (Iŝtvan), fondis la episkopejon de Pécs, kaj tiutempe komenciĝis ankaŭ la konstruado de la katedralo. Tiutempe la urbo nomiĝis Kvin preĝejoj .
Jam de la mezepoko Pécs estis signifa komerca urbo por germanaj kaj italaj komercistoj kiuj direktiĝis al Bizantino. Tiam la urbo, kies surfaco estis ĉ. 700 000m2 kaj enhavis ankaĉ episkop-fortikaĵon, estis ĉirkaĉata de fortikaĵmuro, kaj unue estis menciata ĝia proksimuma nuna nomo: Peuthe, Peuche, Penthe.
En 1367 la reĝo Nagy Lajos (Nagj Lajos) fondis ĉi tie la unuan unuversitaton de Hungario. Ekde 1543 sekvis la turka superregado dum 143 jaroj, ĝis la 22-a de oktobro 1686. El tiu periodo postrestis multaj turkatempaj konstruaĵoj kiel: ĝamioj, moskeoj, minaretoj, banejoj, ktp. Dum militoj, sieĝoj, la urbo estis plurfoje senpopologita. Per sangaj bataloj, fine la urbo estis ligerigata de turkoj, sed la loĝantaro plejparte ekstermiĝis. Tiam, la reĝa kortego de Viena enloĝigis germanajn koloniulojn. La alia parto de la loĝantaro konsistis el greko-orientaj serbaj koloniuloj. Nur ekde la 18-a jc., en relativa trankvileco, la urbo ekis pace evolui. Evoluis signife la industrio, la civitana vivo, kaj la urbo ricevis barokan aspekton. En 1770 malfermiĝis la unuaj karbaj minejoj, kaj en 1780 la urbo iĝis libera reĝa urbo, kaj pludaĉris la civitana evoluo. En 1772 la episkopo Klimo fondis presejon, metiejon de papero, kaj en 1774 malfermis la episkopan bibliotekon. En 1839 malfermiĝis la unua ŝtona(fiksa) teatro. En la kvindekaj jaroj de la 18-jc. oni fondis la faman porcelanan fabrikon de Zsolnai (ĵolnai), ekprosperis la karboproduktado, ekfunkciis la ledprepara fabriko, la tabakfabriko, la bierfarejo, kaj komenciĝis la konstruado de trajnaj relparoj al la ĉefurbo kaj al la najbaraj urboj.
Sekvis la du mondmilitoj, kaj poste, dum 45 jaroj la urbo suferis pro komunismo. Ekde 1945 je soveta instrukcio kaj premo malfermiĝis la urania minejo, kiu altiris pluse loĝantarojn el najbaraj setlejoj.
Nuntempe nek la karbominejoj, nek la uraniominejo ne plu funkcias. Restis nur unu surfaca karbominejo, sed ĝi funkcios nur ĝis kelkaj jaroj.