Kiel plenumas Esperanto sian originan celon?



Ĉu ni ankoraŭ konas la originan celon de Eo? Se ne, bv. tralegi la bazideon de Zamenhof. Kompare al tiu komenca ideo, ni trovos drastan malproksimoĝon de tiu nobla ideo.

Ni plukuris kaj plukuras al la direkto de lingva fakigo, dum ni preteratenas la originalan celon de Eo, kion difinis Zamenhof kiel la destino de pontlingvo. Estas ege pripensinda tio fakto, ke ĝis nun, la plejmulto de la parolkapablaj Eistoj konsistas plejparte efektive el intelektuloj, do el ĝuste tiaspecaj de homoj, por kiuj cetere la lernado de iu fremda nacia lingvo ne estas tiom pena.
Cetere por intelekte bonhavuloj eĉ la uzo de la angla faka lingvo ne kaŭzas grandan penadon. Transmeti la jam dise tra la mondo de ĉiuj konatajn anglajn fakajn esprimojn en Eo, bezonas tiom da tempo kaj energio, kion indus pli prefere oferi por taŭgigi Eo por tiuj, por kiuj ĝi dekomence estis elpensita.

Efektive elformiĝis tavolo de spertuloj kiuj ĝojas la uzon de Eo inter ili, eble ankaŭ kiel lingvon nekompreneblan de aliuloj. Kaj la malpli kapablaj restu nur malzorgitaj. Eĉ Zamenhof mem agnoskis kelkajn plibonigindajn erojn de la lingvo, kaj provis korekti ilin, kiel bonintenca homo, sed ĝis tiam jam elformiĝis egocentra tavolo de kontraŭstarantaj lingvokonantoj.

Ĉar trairi al la modifota verzio de lingvo donus iom da peno por tiuj, kiuj jam spertiĝis en certa lingvofunkciado, tial tio estas "malkomforta" por ili. Kaj pro tio, ke la spertiĝintoj estas tiuj kiuj posedas la korusestran bastoneton, ilia propra intereso difinas la sorton de la lingvo, kaj bedaŭrinde ankaŭ la sorton de la bezonantoj de vera porĉiesa pontlingvo.

Do, daŭre restas neplenumita la celo helpi la sperte malpli bonhavajn tavolojn. Ĉu ili estus tiom stultaj? Mi ferme dubas pri tio! Mi povas kontraŭargumenti tion, per la abundo de gramatikaj eraroj ankaŭ ĉe la intelektuloj eĉ ankoraŭ post pluraj jaroj da lernado. Sed tiam kio kulpas?

Senkondiĉe devas ekzisti kialoj kaŭzantaj ĉi tiun fiaskon. La plej multaj el ni jam konas ilin, sed trakti tion temon estas konsiderata tabuo, herezeco. Ŝajnas ke Eo nuntempe iĝis privilega lingvo ĉefe por spertuloj, dume la ceteruloj restas daŭre neglektitaj.

Nu, en la sojlo de la XXI-a jc. ni alfrontiĝas la aferon, ke la larĝa tavolo de nespertuloj daŭre bezonegas taŭgan pontlingvon!

Ni pripensu do, kiu kaj kia estu tiu vere taŭga pontlingvo, aŭ versio de pontlingvo por tiuj, por kies intereso Zamenhof iam faris la unuajn helpantajn paŝojn!


Laszlo Istvan TOTH